tirsdag den 8. september 2009

Jeg er kommet med på en plade!

(I hvert fald en virtuel én!)

I 2007 bidrog min kammerat Roĝer Borĝes og jeg med et nummer til den første samling af hiphopmusik på esperanto. Roĝer lavede musikken (med inspiration fra The Black Eyed Peas’ ”Bridging the Gap”), og jeg skrev teksten, som jeg siden rappede i et privat studio i Stockholm. Refrænet blev indsunget sammen med Amir (tidligere Esperanto Desperado-medlem) på en skole i København.

CD’en blev af forskellige årsager aldrig udgivet – før nu. 10 artister fra 10 lande leverer deres bud på hvordan hiphop skal lyde på esperanto. Musikken kan høres her, og filerne kan hentes gratis her. Gæt hvem der er nummer 5! ;-)

mandag den 7. september 2009

Kefaĵoj

Ĉu vi maltrafis la ĉi-jaran KEF (Kulturan Esperanto-Festivalon) en Helsingør, Danujo?
Nu, almenaŭ vi povas legi la poemojn kiujn mi verkis por la okazo: http://kef.saluton.dk/memorajoj/Kefajoj%202009.pdf/view

søndag den 8. marts 2009

Fekfine

Recenzo

Grupo: La Pafklik
Albumo: Fek al Esperanto
Eldonisto: Vinilkosmo, 2009


En la 1990-aj jaroj kun tambura krak' venis Eŭropen relative nova U-sono. Kiel multaj juneguloj ankaŭ mi sentis tiam allogon al la hiphopo (kaj iom da timo, ĉar mi estis memtimema kaj la repistoj tiom memasertaj). Ke eblas paroli tiel ritme-rime! Ke eblas fari kanton tute sen kantado... Kaj la repistoj ŝajne timis nenion: kie tradicia poeto haltus pro honto kaŭ prudo, la k-diskaj vortobalancantoj pluiris, tra ĉiuj tuneloj de la homa kaj socia hido. Ili perage asertis ke esprimindas ne nur enamiĝinteco kaj desaponto, sed ankaŭ malagrablaj sentoj homaj kiel hato kaj egoismemo. Tio certe ne plaĉis al tradiciemaj adorantoj de la Belaj Artoj – mia instruisto pri la Germana nomis ĝin "muziko de Satano". Se plu paroli abrahamreligieske, mi dirus ke la duo Dio-Satano (Kreo-Detruo) estas en ĉia muziko (se ne ĉie), kaj ke hiphopo simple havas la kuraĝon (maldecon) montri la satanan pugon sen tiom da pudoro.

Por junuloj tutmonde la hiphopa kulturo – kaj aparte ties muzika enkarniĝo, la repado – iĝis kvazaŭ LA marko de mojoseco. La stilo estis lerte kopiita far artistoj eksterusonaj, kaj ĉiu iom grandeta lingvo ŝajne havas nun hiphopan produktadon (mi iam trovis diskon de Feroa repisto; la Feroa havas 50 mil parolantojn!) Daŭris relative mallonge ĝis naskiĝis ankaŭ la unua Esperanta repado: en 2000 aperis ĉe Vinilkosmo disko de la Suoma bando Dolcxamar, kun la jam klasika repaĵo "Cxu vi pretas?"

Sed mi pretis por pli, kaj iom post iom oni tediĝas de la sama unu kanto: "’skultu, ekzistas repo en Esperanto! Ĉu vi pretas, ĉu vi pretas... Ho, kiom mojosaj estas ni esperantistoj! Ni aŭdu tiun kanton denove! Ktp."
Nun, en 2009, finfine aperis albumo tute hiphopa, tute en Esperanto. Temas pri "Fek al Esperanto", far La Paflik, freŝa duopo de la repistoj Platano kaj Katakana. Eldonis Vinilkosmo.

Kion diri? "Sakri per Esperanto estas kiel pafi per akvo" repas La Pafklik en la titola kanto "Fek al Esperanto". Analogie: per vortoj aŭskultigi muzikon estas kiel amori kun fantomo. Do, vi aĉetu la diskon, simple ĉar ĝi estas unika: ĝis nun la ununura produkto tiuspeca. Aŭskultigu ĝin al viaj amikoj, kaj fieru!

La artistoj kaj la eldonejo ŝajne faris gigantan laboron. La sono estas perfektigita kaj profesia, la tekstoj klare prononcataj kaj facile kompreneblaj. (Mi aŭdis nacilingvajn repaĵojn certe pli mavajn.) Sur la kovrilo eĉ aperas E-lingva versio de la fama gepatraverta ŝildeto!* La aranĝoj kaj instrumentaroj estas tipe hiphopaj, kun elektronikaj tonoj/ritmoj, vinil-skrapado kaj sampling (libera uzo de ajndevena sonaĵo; amuza specimeno el Mazi en Gondolando aperas en "Tro da fungoj"). Nenio originalega ĉi-kampe; mi persone ŝatas la pigrecan/drogumitan etoson de "Bum Bum Kanabis", kaj la sombran sonpanoramon de "La Povo". Kaj la tekstoj? Multe da "fek" kaj "merdo" kaj singlorigo, sed ankaŭ filozofiumado pri vivo en la urbo, drogoj, interreto, milito, anarkiismo kontraŭ polico, ktp. Laŭ mi denove elstaras "Bum Bum Kanabis", kiu komenciĝas per brila rimoĉeno je la silabo an: divan' : man' : infan' : ŝaman' : ekran' ... Kiam elkraĉas la vorton "vomad'" Platano, sonas kiel vomado! Ankaŭ menciindas la fon-knabina rekantaĵo de la kanto "Komerca": "Movu movu movu vian pugon/ĵetu ĵetu ĵetu vian cerbon!" Tiel rektan kaj senpretendan poplirikon ni jam de longe ne aŭdis en Esperantujo.

Verŝajne plej popularos inter la IJK-/JES-junularo la diversaj aludoj al la Esperanto-mondeto. La titolkanto estas kuraĝa atako kontraŭ E-o kiel religio.
Aŭskultu ties g-funkan version, laŭdiskorde, tuj post "La Espero" (!). Se vi ofendiĝas, vi eble iomete pripensu vian vivon.

Kritikon mi tamen havas: la tutaĵo troodoras je teatra ŝminko. Kompreneble, ankaŭ la Usonaj repgigantoj konstruadas ĉirkaŭ si vivofablojn, kiuj pligrandigu ilian merkatan valoron. Sed plejofte la Usona repo vere radikas el geta suferado. Kiam 50 Cent montras siajn pafvundojn, oni kredas je li. (Tio donas al li cred – hiphopan aŭtentikon.) Kiam La Pafklik repas pri pistoloj kaj drogoj, tio sonas kiel ŝerco.
Ankaŭ ilia emo al parodio kelkfojete detruas la impreson de "seriozaj artistoj kun direndo". En "Komerca", ili fariĝas Eŭropaj intelektuloj, kiuj uzas popecan sonon por kritiki la (Usonan) popmondon. La liberiga povo de malkomplikaj muziko kaj danco (oni pripensu ekzemple la Bob Marley-ajn liniojn "Forget your troubles and dance/forget your sorrows and dance ..."**) sinonimiĝas kun stulto. Tre stulte je La Pafklik – ilia arogo forigis la ĝojon de alimaniere kuraĝa elpaŝo en la internacian danchalon.

La Pafklik posedas la povon de pioniroj. Kiel ili mem asertas:
"Malfacilas provi repi - post La Pafklik."


Intervjuo kun La Pafklik legeblas ĉi tie.

____
*Vidu je http://en.wikipedia.org/wiki/Parental_Advisory
**"Forgesu viajn problemojn kaj dancu/forgesu vian triston kaj dancu"  el Them Belly Full (But We Hungry) ["Ili plenstomakaj (sed ni malsataj)"]

Ny blog >­•< Nova blogo

Så har jeg også en blog! B-) 

Velkommen til!
Jen mia blogo! B-)

Bonvenon!

Por plia amuziĝo, krozu al http://mojose.wordpress.com (kie mi ankaŭ kontribuas).